Pri la albumo: Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – Sed ĉifoje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. „Jonny M - Petolas“ estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komencis tuj post la antaŭa albumo „Kreaktiva“, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas punktuale por la nova jaro 2024!
Ĉifoje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego en „Petolas“. Krom la artisto kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. „Propra plaĉo“, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantitas en vivaj koncertoj.
Do por fini, la tria oficiala albumo de la germana kantisto estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj (verdaj?) ŝatantoj de Jonny M!