La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro. Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.
Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!
OK
Cookie Informoj
Por ricevi informojn pri miaj aŭskultantoj kaj krei muzikon specife por vi, mi uzas Cookies. Tiaj metainformoj (ekz. via loko) ne estas senditaj al aliaj kompanioj aŭ organizoj!
Kelkaj verŝajne ne kredus tion, se ĝi ne estus oficiala novaĵo rekte de jonny-m.org - La nova albumo de Jonny M finfine pretas! Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – Sed ĉifoje aldoniĝas sudamerikaj sonoj al la mikso. „Jonny M - Petolas“ estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komencis tuj post la antaŭa albumo „Kreaktiva“, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas punktuale por la nova jaro 2024!
Ĉifoje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego en „Petolas“. Krom mi kantante pri la graveco de la suno por via vitamino D-kvanto en la korpo, ankaŭ amo havas elstaran lokon en la albumo. „Propra plaĉo“, kiel alia ekzemplo, estas kanto kiu jam delonge konatas kaj kunkantitas en vivaj koncertoj.
Do por fini, la tria oficiala albumo de mi estas mikso de konata kaj nova stilo kaj certe necesaĵo por veraj (verdaj?) ŝatantoj de Jonny M!