Sukceso

Problemo

Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK

Mi (ne plu) bezonas korektiston

Ŭaŭ! Multaj homoj pretis subteni min kaj mi ricevis tiom da mesaĝoj, ke mi ne plu petas mesaĝojn pri tio. El la pli ol dek homoj, mi elektos du aŭ tri. Tamen dankon al ĉiu, kiu volis kaj volas subteni min!

La 3an januaron de 2017 mi publikigis mian lastan albumon en Esperanto, „Kreaktiva“. Kantoj kiel „Bam Bam“, „Parolu“ kaj „Mankas dormo“ iĝis konataj en Esperantujo. Sed nun, mi pretas por prepari novan albumon. Ankoraŭ daŭros, sed almenaŭ mi komencis skribi novajn kantojn. Kaj jen estas mia nuna problemo: Mi bezonas homon, kiu korektas ilin. Kvankam mia Esperanto pliboniĝis kaj mi regas ĝin multe pli bone ol en 2010, dua okulparo ĉiam kapablas trovi erarojn kiujn la kreanto mem superlegas.

Jonny M kantoteksto
Jonny M kantoteksto
Kiel pago vi ricevos senkoste la novan albumon antaŭ ĉiuj aliaj (fizike/digitale), Jonny M-Ĉemizon aŭ tason laŭ via volo, mencion en la kovrilo kaj kompreneble la ŝancon legi kaj aŭskulti mian muzikon kiel la unua, alia persono. ;)

Via tasko estas tralegi kaj proponi korektojn en 14-16 esperantaj tekstoj. La tekstoj venos verŝajne en pakaĵoj da 3 tekstoj kaj via nivelo de Esperanto estu almenaŭ pli bona ol la mia, kaj depende de la aplikaĵoj mi pripensos havi du korektistojn el prefereble du aliaj landoj ol Germanio (Por preventi lokajn diraĵojn).

Komentoj

Matthew

Mi volonte kaj feliĉe helpos. Mi havas Superan diplomon en Esperanto, kaj mi instruas Esperanton ĉe Edukado kaj FEC.

Jonny M

Dankon Matthew, mi respondos retmesaĝe!

Skribu komenton

This website uses cookies to ensure you get the best experience on our website.Ĉi tiu retpaĝo uzas "Keksojn" (Cookies) por certigi la plej bonan etoson por nia retpaĝo.