Sukceso
Problemo
Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK
Por ricevi informojn pri miaj aŭskultantoj kaj krei muzikon specife por vi, mi uzas Cookies. Tiaj metainformoj (ekz. via loko) ne estas senditaj al aliaj kompanioj aŭ organizoj!

Bonvole ne kreu Cookies

Lingva Tohuvabohu

Ekde mia lasta Esperanto-Albumo Kreaktiva miras mi, ĉu eblas fari multlingvan albumon.

Miaj aŭskultantoj en Germanio ofte diras "Mi ne komprenas la tekstojn, sed la muziko mojosas". Mi havas la demandon kial ili aldonas tiun antaŭan frazon, ĉar la plej multaj certe ankaŭ ne komprenas la tekstojn de Ai Se Eu Te PegoDespacito. Sed ŝajne ne estas problemo por someraj furorkantoj.
Same ekzistas Esperantoparolantoj, kiuj rifuzas alergie aŭskulti fremdajn lingvojn. Sed ĉu tiaj fundamentalistoj vere estas la plimulto aŭ simple krias plej laŭte?

Ankoraŭ mi ne regas la ĉinan
Ankoraŭ mi ne regas la ĉinan
Mi ŝatus verki albumon en diversaj lingvoj. Germana, Esperanto, Angla, Hispana... Por mi, lingvo en kanto nur estas parto de la arta formo. En plej bona kazo, mi povus feliĉigi multajn de miaj ŝatantoj - kontraŭe povus okazi ke al neniu vere plaĉas entute la produko.

Kion vi pensas? Ĉu albumon en nur unu lingvo aŭ ĉu vi interesiĝas pri multlingva albumo?
Skribu vian opinion en ĉi tiu blogo aŭ je Fejsbuk, Tvitero kaj similaj!