Sukceso
Problemo
Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK
Por ricevi informojn pri miaj aŭskultantoj kaj krei muzikon specife por vi, mi uzas Cookies. Tiaj metainformoj (ekz. via loko) ne estas senditaj al aliaj kompanioj aŭ organizoj!

Bonvole ne kreu Cookies

2018 rezumo

La koncertsesio finis kaj mi uzas la tempozonon por rezumi ĉi tiun jaron en blogartikolo. Mi havis multajn koncertojn kaj volas prezenti al vi la plej gravajn. Komence de Junio mi havis ŝancon kanti en la Polyglot Gathering en Bratislavo. Slovakio estas bela lando kaj la ĉefurbo Bratislavo estas malgranda, sed tamen mi ege ĝuis ĝin.

Vesto de la Esperantoteamo
Vesto de la Esperantoteamo
En somero ni flugis al la iberia insulo. Unue al Lisbono, kie mi ludis por la Esperantoteamo. Poste je la renkontiĝo en Hispanio la drinkaĵo Tinto de verano kaj la naĝejo estis miaj plej bonaj amikoj. Kvankam estis pli ol 45 gradoj, mia koncerto iĝis granda sukceso.

Septembre sekvis koncerto en la frisa radio. Tiu fakte estis sendita al la tuta regiono Frislando de Nederlando kaj okazis kadre de la Esperanto-Semajno en Leeuwarden, kiu estas la eŭropa kulturĉefurbo 2018.

Plue mi aldonis novajn vendaĵojn al mia sortimento, ekzemple novan T-ĉemizon kaj la Taso kun miaj plej konataj kantoj. Tiu ĉi jaro estis plenplena de koncertoj kaj mi planas iom trankviliĝi venontjare por skribi novajn kantojn. Tamen mi jam havas koncertdemandojn kaj esperas, ke vi restas bonvolaj. :) Dankegon al miaj ŝatantoj por tiom sukcesa jaro 2018!