Sukceso

Problemo

Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK

Kiel statas E-muziko en 2019?

Antaŭ kvin tagoj publikigis Vinilkosmo blogartikolon pri sia statuso. Mi kiel Esperantomuzikisto volas esprimi mian propran opinion pri tio kaj ankaŭ aŭdi la voĉon de la aŭskultantaro.

Mi estis juna en tempo de vinilo
Mi estis juna en tempo de vinilo
Por kompreni la situacion, ni faras historian kurseton laŭ mia, persona vidpunkto: Vinilkosmo eldonis la unuan albumon en 1990 kaj intertempe kolektis multe da sperto pri muzikdistribuado. Sed tiaj industrioj **estas ofte ŝanĝantaj**: La nomo ankoraŭ montras en la Vinilkosma komenco regis vinildiskoj. Sed industrioj evoluas kaj la medio por aŭskulti muzikon ŝanĝis al kasedoj kaj poste KDoj. Sed per la interreto faciliĝis ŝanĝi kaj distribui dosierojn kaj rete elŝuti mp3-dosierojn estis senkosta kaj preferinda por junaj muzikŝatantoj ol aĉetado de relative kostaj albumoj.

Mi mem kiel junulo ne havis monon por aĉeti ĉiujn ŝatatajn muzikgrupojn. Tial mi komprenis la neceson interŝanĝi muzikon senkoste. Post fazo de forta batalo kontraŭ tiu agado, la muzikindustrio komprenis ke puni siajn aŭskultantojn ne estis celatinganta kaj anstataŭe elpensis alternativojn - ekzemple elsendfluadon.

La Abonklubo solvintus la malkreskon
La Abonklubo solvintus la malkreskon
Ankaŭ Vinilkosmo pro la malkresko de KD-vendoj bezonis ŝanĝon kaj provis servi siajn aŭskultantojn per MP3-vendejo kaj la Abonklubo (kiu fakte estas la aliro al elsendflua katalogo). En la plej nova blogero, Vinilkosmo statas ke tiuj adaptiĝoj ne sufiĉis por daŭre esti funkcianta kaj diagnozas malkreskegon da intereso en Esperantomuziko. Por stabiligi la financan situacion kaj eviti fermon de Vinilkosmo kaj ĉiuj siaj servoj, la propono estas aboni la Abonklubon, eĉ se oni ne uzas la tiel atingitan elsendfluon.

Nun sekvas mia propra opinio pri tio. Kiam mia E-muziko sukcesiĝis, jam okazis la malkresko de KD-vendado. Pro tio, mi ne kapablas imagi la enspezojn kiuj atingeblis per fizikaj albumoj- Kaj tiel financii eldonejon. Sed mi spertis grandan helpon de la Esperantistaro. Kvankam ni estas relative malgranda celgrupo, ili helpas min. Ne nur per aĉetado de mia muziko (dum koncertoj mi ankoraŭ vendas KDojn), sed ankaŭ per mendi T-Ĉemizojn kaj inviti min al koncertoj ĉie. Mi regule sendas pakaĵojn kun vendaĵoj al ŝatantoj en la tuta mondo. Resume: Mi ne sentas malkreskon, sed male kreskon de intereso kaj disvastigon de mia muziko al pli kaj pli granda aŭskultantaro.

Ni laboru komune!
Ni laboru komune!
Eble tio nur estas mia persona impreso. Mi nur havas miajn proprajn, limigitajn statistikojn. Sed ĉiukaze mi opinias, ke malintereso en Esperantomuziko ne estas la problemo. La problemo ekzemple povus esti la ofertoj. Mi mem aĉetis kaj provis la elsendfluon de Vinilkosmo. Sed post mallongo, mi ne plu uzis ĝin (...sed nek mi uzas Spotifion, mi ne alkultimiĝis al elsendfluoj). Kaj mi ne pensas, ke pagi neuzitan servon estas taŭga solvo. Sed por fini mian vidpunkton: Mi mem ne havas bonan solvon. Mi nur sentas, ke ekzistas volo por helpegi nin esperantajn artistojn. Do ni uzu la eblecon de la interreto kaj demandu VIN:
**Kion VI opinias? Ĉu vi uzas la Abonklubon? Se ne- Kion oni devintus ŝanĝi, por ke vi ĝin uzus? Kian alian metodon vi preferus por subteni Esperantomuzikon? Bonvolu diskuti kaj komenti!**

Komentoj

Wally du Ttemple, 2019-02-12

Dankon. Grava problemo. Mi simile ne havas solvon. Cxu kunlabori kun Amikumu? Wally

Jonny M respondis:
Dankon Wally por via komento. Interesa ideo! Sed la kunlaborado verŝajne necesus multe da programado (ekzemple rilatantan API-on), kaj Vinilkosmo nek volas nek povas investi monon en teĥnologia solvo…

Maĉjo, 2019-02-13

Mi de temp’ al tempo vizitas Vinilkosmon intencante aĉeti Esperanto-muzikon. La problemo kiun mi trovas estas aŭ (a) la muziko, kiun mi tie trovas, ne plaĉas al mi, aŭ (b) la muziko ne estas bona. Mi estis profesia muzikisto kiam mi estis pli juna kaj mi nur pagos monon por aŭskulti muzikon, kiu estas bela, bona, — kaj plej grave al mi: kiu estas ĝuste agordita. Mi estas aŭskultanta tro multe da vendata muziko, en kiu la kantisto ne kantas bone agordite aŭ en kiu la kantisto kri(eg)as tiom, ke tiu estas forpelinta la belecon de la kanto. Okazas ofte ankaŭ ke la muzik-instrumentoj (plej ofte blov- aŭ kord-instrumentoj) ankaŭ ne estas aŭ ne restas bele agorditaj.
Do por mi la grava afero ne estas la dissendmaniero aŭ la speco de la disko, sed la kvalito de la muziko. Se mi serĉas Esperanto-muzikon, mi nur serĉas bonkvalitan muzikon. Bedaŭrinde estas tia muziko iom malofte disponebla.
Ne timu, Jonny! Mi daŭre aĉetos vian muzikon denove! :)

Jonny M respondis:
Mi tute komprenas tion kaj mi strebas plibonigi mian kvaliton al la maksimume ebla. Kiel muzikisto vi mem scias kiom da rimedoj tio postulas kaj precipe en la komenco de la kariero, tio mankas. Tiel, mia unua albumo (kiu estas parto de la Vinilkosma katalogo) ne povas konkursi kun mia plej lasta albumo. La kvalito multobliĝis…

dotevo, 2019-02-13

Ĉiu homo bezonas monon, kaj Esperantujo povas kreski per monon. Kiam homoj aĉetas librojn, pli da libroj estas tradukita. Kiam homoj aŭskultas esperante, pli da muziko ekzistas. Sed ne multe homoj aǔskultas esperante. Ekzemple spotifajo, mi mem havas multe da aŭskultoj je la spotifajo:
1 Krio de Morto 23,504
2 BaRok-Projekto 20,299
3 Jonny M 10,919
4 I.D.C. 10,465
5 Dolchamar 9,324
Fonto: lastfm

Sed la plej populara kanto (Dankon) de la Jonny M. havas 9,791…

Jonny M respondis:
Dankon dotevo- por la komento kaj via daŭra aŭskultado de mia kaj aliesperanta muziko! Mi mem ne varbas pro Spotifio, kie kutimas relative malbona pago. Ne forgesu ke ankoraŭ ekzistas homoj kiuj aĉetas KDojn aŭ MP3ojn. Tio estas ankoraŭ la plej granda financa subteno por mi krom koncertpagoj kaj permesas al mi daŭre produkti novajn kantojn! Ankaŭ amasfinancado povus funkcii…

Rangel Gotardi, 2019-02-13

Mi nenion scias pri AbonKlubo.
Mi ekuzis spotify antaŭ malpli ol unu monato kaj mi ŝatas ĝin.
La priparolita problemo estas tre grava tamen mi ne havas solvon por ĝi. Mi nur scias, ke ni urĝe bezonas iel apogi esperantistajn artistojn.

Mi konsentas, ke homoj nuntempe estas postulemaj: oni volas bonkvalitan muzikon kaj en esperantujo la kvalito ofte estas malbona. Tio estas komprenebla ĉar se oni bezonas mem pagi por produkti muzikon kaj ne enspezas sufiĉe por memteni la produktadon, oni ne povas multon investi…

Ĝis. ehaehueha

Jonny M respondis:
Sal, ehaehueha! Mi miris, ke multaj ne aŭdis pri la Abonklubo - Ŝajne unu problemo estas tro malvasta varbado de ĝi en Esperantujo… Ofte proponita ideo estus amasfinancii antaŭe kaj senkoste distribui poste.

Nori (kafejmastro de SOJO), 2019-02-13

La abonformuloj varias de 10€ ĝis 150€ jare. (500€ estas por 5 jaroj) Sed nur por aŭskulti E-muzikon pagi 10€ sufiĉas. Ricevi KDjn aŭ bitajn albumojn ne estas interese. Se koncernaj aĵoj (T-ĉemizo aŭ gluetikedoj) estas allogaj, estas sencohave pagi plu. Sed ne estas detaloj pri ili bedaŭrinde. Laŭ mi baza abonformulo povas esti pli multekosta, ekzemple 20€ aŭ 30€. Kaj pli multekostaj abonformuloj estu kun allogaj aĵoj. Dankon.

Jonny M respondis:
Saluton Nori, dankon por via respondo. Fakte fizika/digitala albumvendado kaj koncertpagoj estas ankoraŭ miaj plej grandaj monenspezoj! Nuntempe, kun elsendfluoj kiel Spotifio kaj la Abonklubo sole mi ne povus daŭrigi. Sed via ideo ja estas plialtigi la koston kaj/aŭ trovi pli bonajn rekompensojn. Tion mi tute subtenas! Se oni uzas elsendfluon, oni ne pagas 10€ pli por ricevi bitan albumon. Mojosaĵoj kiel bone designitan T-Ĉemizon povus abonigi la homojn pli altajn variantojn de la Abonklubo…

Anna Eriksson, 2019-02-14

Jen komento pri la kosto de la Abonklubo. 10€ ne estas multe sed se multaj homoj pagas 10€ la enspezoj de Vinilkosmo estas grandaj. Ekzemple en Fejsbuko pagxoj/grupoj kiuj rilatas al esperantomuziko kaj Vinilkosmo havas gxis 1400 sxatantoj. Lau la hejmpagxo de Vinilkosmo 45 homoj gxis nun pagis por la Abonklubo en 2019, tamen kelkaj pagis pli ol la baza kotizo de 10€. Se oni sxatas esperantomuzikon kaj volas ke gxi pluvivu oni devas konsideri ankau mone subteni gxin mi pensas, cxar Esperantujo estas malgranda kaj la financaj rimedoj ne estas la samaj kiel por anglalingva muziko. Estas tre bone diskuti novajn subtenmetodojn sed nun Vinilkosmo petas ke ni aligxu al la abonklubo, do nun tio estas kion ni povas fari se ni volas subteni la muzikon gxenerale kaj ebligi al novaj artistoj konatigi sian muzikon.

Jonny M respondis:
Saluton Anna - Dankon por via komento! Certe, 10€ tute ne estas multe por subteni Esperantomuzikon. Mia demando estas: Ĉu eble la problemo ne estas la manko da subtenvolo, sed ĉu la homoj estas kontentaj pri la servo kiun ili ricevas por tiuj 10€. Male al vi, mi pensas ke gravas NUN pripensi novajn modelojn por ebligi al novaj artistoj konatigi sian muzikon - ĉar ŝajne la nuna sistemo ne memstare estas daŭripova.

Anna, 2019-02-23

Jes, mi konsentas ke la nuna sistemo ne funkcias kaj gravas pripensi novajn modelojn. La problemo estas ke nek ĉi tie, nek aliloke, mi vidis tuj realigeblajn ideojn kiuj povas subteni ankau novajn artistojn. Mi daŭre pensas ke la problemo estas ke homoj aŭ ne pretas pagi por ke Esperantomuziko pluvivu aŭ ne konscias pri la problemoj de Vinilkosmo. Ekzemple en Spotifio la listo “Esperanto Plej” havas 520 sekvantojn. Laŭ statistiko de Spotifio pluraj esperantistaj artistoj havas plurcent aŭskultantojn ĉiun monaton. Sed la Abonklubo de Vinilkosmo havas nur 53 abonantojn. Mi abonas la Abonklubon nur ĉar mi volas subteni Esperantomuzikon. En mia familio ni jam havas Spotifion kaj la tuta katalogo de Vinilkosmo ekzistas tie. Ne ĉio estas altkvalita en la katalogo de Vinilkosmo sed Esperantujo estas malgranda kaj la rimedoj estas limigitaj. Mi esperas ne je la fina venko sed tamen jenprospera estonto por Esperantujo kaj pro tio mi pensas ke muzikeldonejo estas grava afero.

Jonny M respondis:
Saluton Anna! Mi havas ideojn kiel daŭre financii mian propran muzikon - Sed vi pravas, ke tiuj ideoj fakte ne funkcius por novaj muzikistoj. Sed tio ja estus alia problemo ol tiun, kiun Vinilkosmo alparolis. Vi ankaŭ menciis alian problemon kiun mi ĵus mem lernis: Homoj ne konscias. Kiam mi dividis ĉi tiun artikolon al la telegrama esperantogrupo, homoj ekdemandis “Kio estas la abonklubo” kaj eĉ “kio estas Vinilkosmo”? Do mi ne opinias ke temas pri manko da subteno, sed parto certe estas malefika varbado. Sed ĉiukaze gravas, ke ni havas la saman celon: kreskantan Esperantujon per novaj kaj altkvalitaj muzikeldonoj. :)

Nori (kafejmastro de SOJO), 2019-02-26

Saluton, denove de Nori

Mi fakte hontas pro tio, ke mi ne tre bone orientiĝis pri Spotifio. Antaŭhieraŭ unuafoje mi elŝutis la apon kaj rimarkis, ke tie estas ege multaj E-kantoj kaj oni povas aŭskulti ilin senpage.

Nur por aŭskulti E-muzikon Spotifio ŝajne sufiĉas. Sed por subteni E-muzikon Spotifio certe NE sufiĉas. Vinilkosmo kaj la artisoj preskaŭ ne profitas tie.

Por vaste diskonigi E-muzikon Spotifio certe estas bona medio, sed subteni Vinilkosmon estas ege grave por la estonteco de E-muziko.

Mi pensas, ke estas pli bone aŭskulti facile E-muzikon per Spotifio kaj samtempe fariĝi membro de Abonklubo de Vinilkosmo. Kaj simpla mondonaco estas bonege!

Jonny M respondis:
Jes, kvankam la pago malbonas, Spotifio almenaŭ kapablas prezenti Esperantomuzikon al grandan aŭskultaron. Nu… fakte, al mi persone pli helpus se oni aĉetus fizikan albumon de mi kaj ne aŭskulti ĝin ol aboni la abonklubon kaj ne uzi ĝin… ;)

vladicxjo, 2019-06-21

Mi chiam miris ke E-muziko estas treege kashita de la homoj, ghi apenau atingeblas. ekzemple Vinilkosmo has grandan eldonliston, sed sur paghoj de la reta eldonkatalogo Discogs vi povas trovi informon nur pri 6 diskoj.
Plie, mi daure traserchadas la interreton por senpagan esperanto-muzikon - blogojn, arkivojn, torentojn, Soulseek ktp.
Kaj strangas, ke mi pli ofte povas trovi ciferigitan kasedan demo-albumon de iu lokala punkbando el hazarda mondloko de la fruaj 80-90-j ol oficiale eldonitajn KDjn de Vinilkosmo.
Lau mi Vinilkosmo chiam troigis pri defendado de sia muziko, tiom ke ili ech preskau malaperigis ghin.
Mi ja ne povas pagi por tio, kion mi ne audis, kaj ech ne povas shati.
Au eble tiu E-muziko simple estas ne tiom bona kaj interesa. Auskulti muzikon nur pro lingvo kantata ankau ne estas bona ideo.
La solvo povos esti, unue, plie ciferigi kaj liberigi eldonojn - per elshutata mp3, elsendofluado ktp. Kaj due, kaj pli grave, oni simple unue devas kreskigi intereson al Esperanto mem.

Gregorio Nacu, 2019-07-03

Mi konsentas kun vi, ke plej verŝajne la problemo ne estas malintereso je Esperanto-muziko, sed la maniero distribui ĝin. KDoj, en mia mondo, estas mortintaj. Mi eĉ ne plu posedas KD-ludilon. La lasta kiun mi havis estas en iu malnova iMac, kaj tiam tiu ĉesis funkcii, kaj nun miaj malnovaj KDoj estas matetoj por varmaj trinkaĵoj.

Mi uzas Apple-Music, kiu estas elsendfluo simila al Spotifio, kaj mi pagas kontraŭ ĝi. Mi trovis vian muzikon tie, kaj mi aŭskultas ĝin same kiel mi aŭskultas ĉiom da mia ŝatata muziko. Tamen, mi scivolas ĉu eble ni, la Esperanto-komunumo, bezonas iun specialan servon por helpi al ni malkovri novajn muzikgrupojn kaj albumojn. Aŭ eble por fari recenzojn. Sed, por aĉeti? Kial esperanto muziko ne estu parto de Apple-Music, aŭ Spotifio?

Skribu komenton

This website uses cookies to ensure you get the best experience on our website.Ĉi tiu retpaĝo uzas "Keksojn" (Cookies) por certigi la plej bonan etoson por nia retpaĝo.