Sukceso

Problemo

Senkonata eraro okazis.
Via kontaktdemando estis sukcese sendita. Ni kontaktos vin.
Okazis problemo dum sendado de via kontaktdemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
Via prezodemando estis sukcese sendita. Ni rapide kontaktos vin. Dankegon!
Okazis problemo dum sendado de via prezodemando.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La aĉetoĉaro malplenas. Eble la retumil-sesio malvalidiĝis. Ni pardonpetas.

Se la problemo restas, bonvolu skribi nin per hello@jonny-m.org.
La produkto sukcese aldoniĝis al via aĉetoĉaro.
Al aĉetoĉaro
Ni sendis konfirmilon al via retadreso.

Bonvolu atentu la Rubaĵejon. Se vi ne ricevis retmesaĝon, skribu nin per hello@jonny-m.org.
Bonan aŭskultadon!

OK

Ĉu Esperanto estas hobio aŭ profesio?

Ekzistas la opinio ke Esperanto restu libertempa tasko, kvazaŭ hobio. Mi persone certas, ke tiel Esperanto malevoluiĝos kaj malrapide mortos. Pro tio mi varbas por profesiigo de nia movado.

Duolingo, Google translate, la kanalo de EvilDea kaj Amikumu estas bonaj ekzemploj ke per bonkvalita, profesia laboro ni sukcesas prezenti nian lingvon al granda publiko. Ankaŭ la muziko de JoMo, La perdita generacio kaj mi gravas por montri ke Esperanto vivas.

Duolingo - Jen profesia laboro
Duolingo - Jen profesia laboro
Sed kia estas la problemo? Bonkvalitaj Esperantolekcionoj, apoj aŭ muziko ne nur kostas tempon. Krei profesian varbtekston, kodon aŭ miksi muzikon estas pura laboro. Ni kreantoj de Esperantoenhavo ne povas fari ĉion mem profesie, tial ni devas pagi monon al aliaj. Se oni, kiel EvilDea, havas familion kaj domon por pagi, oni ne kapablas fari tion dum jaroj. Mi kondolence vidis lian anoncon, sed mi centpercente konas lian situacion.

Se oni lasas fari ĉion senkoste, la sekva evidentiĝas: Ĉie en la movado ekzistas mez- aŭ malbonkvalitaĵoj. Mi ne kulpigas la homojn, kiuj produktas ĝin. Ili faras tion en sia libera tempo kaj neniu havas senfinan, liberan tempon. Mi scias ke ili dediĉas multe da energio al tiuj taskoj. Sed ili ofte ne estas profesiuloj en la necesa fako.

Mi mem estas nun oficiale kaj plentempe retprogramisto kaj muzikisto. Mi volas profesie antaŭenigi Esperantujon. Feliĉe, kompare kun EvilDea mi ankoraŭ ne havas domon por pagi.

Laŭ mia opinio, ni devus diskuti ĉu ni volas profesiecon en nia movado aŭ ĉu esperanto restu kvazaŭ hobio. Kion vi pensas pri tiu tiklaĵo? Ĉu ni bezonas pli da profesiuloj? Aŭ ĉu vi malkonsentas kun mia opinio? Skribu al mi per la kontaktpaĝo, fejsbukotvitero. Ni eku diskuton!

Komentoj

vladicxjo, 2019-06-21

Punko ne estas hobio,
Nek sekto nek profesio.
Punko signifas nenion
Samkiel vorto biblia.
Se iuj kaosas pro modo,
Do ties muzeloj korodu.
Al tiuj pozuloj ne sentu fobion
Punko ne stas hobio!

(c) Pichismo

Skribu komenton

This website uses cookies to ensure you get the best experience on our website.Ĉi tiu retpaĝo uzas "Keksojn" (Cookies) por certigi la plej bonan etoson por nia retpaĝo.